Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 2:11-17 in Esperanto

Help us?

Agoj 2:11-17 in Londona Biblio

11 Kretanoj kaj Araboj — ni aŭdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindaĵojn de Dio.
12 Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj embarasiĝis, dirante unu al alia: Kion ĉi tio signifas?
13 Sed aliaj moke diris: Ili estas plenaj de mosto.
14 Sed Petro, stariĝinte kun la dek unu, levis sian voĉon kaj parolis al ili, dirante: Ho Judoj kaj ĉiuj loĝantaj en Jerusalem, ĉi tio estu al vi sciata, kaj aŭskultu miajn vortojn.
15 Ĉar ĉi tiuj ne estas ebriaj, kiel vi supozas, ĉar estas la tria horo de la tago;
16 sed jen tio, kio estis dirita per la profeto Joel:
17 Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, Kaj viaj junuloj havos viziojn, Kaj viaj maljunuloj havos sonĝojn;
Agoj 2 in Londona Biblio