Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 27:32-36 in Esperanto

Help us?

Agoj 27:32-36 in Londona Biblio

32 Tiam la soldatoj detranĉis la ŝnurojn de la boato, kaj lasis ĝin defali.
33 Sed ĝis venis la tagiĝo, Paŭlo petis ĉiujn, ke ili prenu iom da nutraĵo, kaj li diris: La nuna tago estas la dek-kvara, en kiu vi daŭre atendas kaj fastadas, preninte nenion.
34 Tial mi petas vin preni nutraĵon, ĉar ĉi tio koncernas vian savon; ĉar eĉ unu haro ne pereos el la kapo al vi ĉiuj.
35 Kaj dirinte tion kaj preninte panon, li donis dankon al Dio antaŭ ĉiuj; kaj dispeciginte ĝin, li komencis manĝi.
36 Tiam ili ĉiuj kuraĝiĝis, kaj ankaŭ mem prenis nutraĵon.
Agoj 27 in Londona Biblio