Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 24:2-15 in Esperanto

Help us?

Agoj 24:2-15 in Londona Biblio

2 Kaj kiam ĉi tiu estas vokita, Tertulo komencis akuzi lin, dirante: Ĉar ni ĝuadas grandan trankvilecon per vi, kaj malbonaĵoj estas ĝustigitaj por ĉi tiu nacio per via antaŭzorgeco,
3 ni akceptas tion, ĉiel kaj ĉie, plej nobla Felikso, kun plena dankemeco.
4 Sed (por ke mi vin ne tro tedu) mi vin petegas aŭskulti nin mallonge, laŭ via bonkoreco.
5 Ĉar ni trovis ĉi tiun viron pestulo, kaj incitanta al ribelado inter ĉiuj Judoj tra la tuta mondo, kaj ĉefo de la Nazaretana sekto;
6 li provis ankaŭ profani la templon; kaj ni arestis lin kaj volis juĝi lin laŭ nia leĝo.
7 Sed la ĉefkapitano Lisias venis, kaj per granda perforto forprenis lin el niaj manoj,
8 kaj ordonis al liaj akuzantoj veni antaŭ vin; kaj nun, ekzamenante lin, vi mem povos certiĝi pri ĉio, pro kio ni lin akuzas.
9 Kaj la Judoj ankaŭ konsentis, dirante, ke ĉi tio estas vera.
10 Tiam Paŭlo, kiam la provincestro signis, ke li parolu, respondis: Sciante, ke jam de multaj jaroj vi estas juĝisto por ĉi tiu nacio, mi des pli volonte min defendas;
11 ĉar vi povas certiĝi, ke pasis ne pli ol dek du tagoj, de kiam mi supreniris al Jerusalem, por adorkliniĝi;
12 kaj ili ne trovis min disputanta kun iu aŭ incitanta la popolon en la templo, nek en la sinagogoj, nek en la urbo.
13 Kaj ili ne povas pruvi la aferojn, pri kiuj ili nun akuzas min.
14 Sed mi konfesas al vi jenon: ke laŭ tiu Vojo, kiun ili nomas sekto, mi adoras la Dion de miaj patroj, kredante ĉion, kio estas laŭ la leĝo, kaj ĉion skribitan en la profetoj;
15 kaj mi havas tiun esperon al Dio, kiun ili mem ankaŭ akceptas, ke estos iam releviĝo de la justuloj kaj de la maljustuloj.
Agoj 24 in Londona Biblio