37 Kaj Paŭlo, jam enkondukota en la fortikaĵon, diris al la ĉefkapitano: Ĉu estas permesate al mi diri ion al vi? Kaj li diris: Ĉu vi scias la Grekan lingvon?
38 Ĉu vi ne estas la Egipto, kiu antaŭ kelka tempo ekmovis ribele kaj elkondukis en la dezerton la kvar mil virojn de la Sikarioj?
39 Sed Paŭlo diris: Mi estas Judo el Tarso en Kilikio, burĝo de urbo ne malnobla; kaj mi petas vin, permesu al mi paroli al la popolo.