Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 21:19-38 in Esperanto

Help us?

Agoj 21:19-38 in Londona Biblio

19 Kaj salutinte ilin, li rakontis detale ĉion, kion Dio faris inter la nacianoj per lia servado.
20 Kaj tion aŭdinte, ili gloris Dion; kaj ili diris al li: Vi vidas, frato, kiom da miloj da kredantoj estas el inter la Judoj, kaj ili ĉiuj estas fervoruloj por la leĝo;
21 kaj oni raportis al ili pri vi, ke vi instruas ĉiujn Judojn, kiuj estas inter la nacianoj, forlasi Moseon, dirante, ke ili ne cirkumcidu la infanojn, nek sekvu la kutimojn.
22 Kio do estas? nepre ili aŭdos, ke vi venis.
23 Faru do tion, kion ni diras al vi: Ni havas kvar virojn, kiuj faris sanktan promeson;
24 prenu ĉi tiujn, sanktigu vin kun ili, kaj pagu iliajn elspezojn, por ke ili razu sian kapon; kaj ĉiuj scios, ke nenia vero estas en tio, kion oni raportis pri vi, sed ke vi mem ankaŭ iradas orde, observante la leĝon.
25 Sed koncerne la nacianojn, kiuj ekkredis, ni jam skribis, decidante, ke ili gardu sin kontraŭ idoloferitaĵoj kaj sango kaj sufokitaĵo kaj malĉasteco.
26 Tiam Paŭlo alprenis al si la virojn, kaj, sanktiginte sin kun ili, en la sekvanta tago li eniris en la templon, kaj deklaris la plenumon de la tagoj de la purigado, ĝis la oferaĵo estos alportita por ĉiu el ili.
27 Kaj kiam la sep tagoj preskaŭ finiĝis, la Judoj el Azio, vidinte lin en la templo, incitis la tutan homamason, kaj lin kaptis,
28 ekkriante: Izraelidoj, helpu: Jen estas la viro, kiu ĉie instruadas ĉiujn kontraŭ la popolo kaj la leĝo kaj ĉi tiu loko, kaj ankaŭ li kondukis Grekojn en la templon kaj profanis ĉi tiun sanktan lokon.
29 Ĉar ili antaŭe vidis kun li en la urbo la Efesanon Trofimo; kaj ili supozis, ke Paŭlo kondukis lin en la templon.
30 Kaj la tuta urbo ekscitiĝis, kaj la popolo kunkuris; kaj preninte Paŭlon, oni trenis lin ekster la templon; kaj tuj la pordoj estis ŝlositaj.
31 Kaj dum ili penis lin mortigi, famo venis al la ĉefkapitano de la kohorto, ke la tuta Jerusalem tumultas.
32 Kaj li tuj kunvokis soldatojn kaj centestrojn, kaj kuris malsupren sur ilin; kaj ĉi tiuj, vidinte la ĉefkapitanon kaj soldatojn, ĉesis bati Paŭlon.
33 Tiam la ĉefkapitano alproksimiĝis, kaj arestis lin, kaj ordonis, ke oni ligu lin per du katenoj, kaj demandis, kiu li estas, kaj kion li faris.
34 Kaj la amaso kriadis diverse ion kaj alion; kaj, ne povante konstati la ĝuston pro la tumulto, li ordonis, ke oni konduku lin en la fortikaĵon.
35 Kaj kiam li venis sur la ŝtuparon, li estis portata de la soldatoj pro la perforto de la amaso;
36 ĉar la multego de la popolo sekvis, kriante: Forigu lin!
37 Kaj Paŭlo, jam enkondukota en la fortikaĵon, diris al la ĉefkapitano: Ĉu estas permesate al mi diri ion al vi? Kaj li diris: Ĉu vi scias la Grekan lingvon?
38 Ĉu vi ne estas la Egipto, kiu antaŭ kelka tempo ekmovis ribele kaj elkondukis en la dezerton la kvar mil virojn de la Sikarioj?
Agoj 21 in Londona Biblio