Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 1:18-26 in Esperanto

Help us?

Agoj 1:18-26 in Londona Biblio

18 (Tiu ja akiris kampon per la rekompenco de sia maljusteco, kaj falinte kapantaŭe, li diskrevis meze, kaj ĉiuj liaj internaĵoj elŝutiĝis.
19 Kaj tio fariĝis sciata al ĉiuj loĝantoj en Jerusalem, tiel ke en ilia dialekto tiu kampo estas nomita Akeldama, tio estas, Kampo de Sango.)
20 Ĉar estas skribite en la Psalmaro: Lia loĝejo dezertiĝu, Kaj en ĝi ne ekzistu loĝanto; kaj: Lian oficon ricevu alia.
21 El tiuj viroj do, kiuj nin akompanis dum la tuta tempo, en kiu la Sinjoro Jesuo eniris kaj eliris inter ni,
22 komencante de la bapto de Johano ĝis la tago, kiam li estis akceptita supren for de ni, unu devas esti atestanto kun ni pri lia releviĝo.
23 Kaj ili starigis du: Jozefon, nomatan Barsabas, kies alnomo estis Justo, kaj Mattiason.
24 Kaj preĝante, ili diris: Vi, ho Sinjoro, kiu konas la korojn de ĉiuj, elmontru, kiun el ĉi tiuj du Vi elektis,
25 por ricevi la parton en ĉi tiu servado kaj apostoleco, de kiu Judas forfalis, por iri al sia propra loko.
26 Kaj ili lotis pri tio, kaj la loto falis por Mattias; kaj li estis alkalkulita al la dek unu apostoloj.
Agoj 1 in Londona Biblio