Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 1:1-16 in Esperanto

Help us?

Agoj 1:1-16 in Londona Biblio

1 La unuan historion mi faris, ho Teofilo, pri ĉio, kion Jesuo komencis fari kaj instrui,
2 ĝis la tago, kiam li estis akceptita supren, doninte ordonon per la Sankta Spirito al la apostoloj, kiujn li elektis;
3 al kiuj ankaŭ post sia suferado li montris sin vivanta per multaj pruvoj, dum kvardek tagoj aperante al ili kaj parolante pri la aferoj de la regno de Dio;
4 kaj kunestante, li admonis ilin ne foriri el Jerusalem, sed atendi tiun promeson de la Patro, pri kiu (li diris) vi aŭdis de mi;
5 ĉar kiel Johano baptis per akvo, vi baptiĝos per la Sankta Spirito post ne multe da tagoj.
6 Ili do, kunveninte, demandis lin, dirante: Sinjoro, ĉu en ĉi tiu tempo vi restarigas la regadon al Izrael?
7 Kaj li diris al ili: Ne apartenas al vi scii tempojn aŭ epokojn, kiujn la Patro rezervis en Sia aŭtoritato.
8 Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj ĝis la plej malproksima parto de la tero.
9 Kaj tion dirinte, li suprenleviĝis, ankoraŭ dum ili rigardis, kaj nubo ricevis lin for de iliaj okuloj.
10 Kaj dum ili fikse rigardis al la ĉielo, kiam li foriris, jen staris apud ili du viroj blanke vestitaj;
11 kiuj ankaŭ diris: Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj al la ĉielo? ĉi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la ĉielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la ĉielon.
12 Tiam ili iris returne al Jerusalem de la monteto nomata Olivarba, kiu estas proksime de Jerusalem, en la distanco de sabata vojaĝo.
13 Kaj kiam ili envenis, ili supreniris en la supran ĉambron, kie loĝis Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj Andreo, Filipo kaj Tomaso, Bartolomeo kaj Mateo, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Simon, la Fervorulo, kaj Judas, filo de Jakobo.
14 Ĉiuj ĉi tiuj unuanime persistis en preĝado kaj petado, kun la virinoj, kaj Maria, la patrino de Jesuo, kaj kun liaj fratoj.
15 Kaj en tiuj tagoj Petro, stariĝinte meze de la fratoj, diris (kaj multego da personoj estis kune, ĉirkaŭ cent dudek):
16 Fratoj, estis necese, ke plenumiĝu tiu Skribo, kiun la Sankta Spirito antaŭparolis per la buŝo de David pri Judas, kiu fariĝis gvidanto al tiuj, kiuj kaptis Jesuon.
Agoj 1 in Londona Biblio