Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 19:22-27 in Esperanto

Help us?

Agoj 19:22-27 in Londona Biblio

22 Kaj sendinte en Makedonujon du el siaj helpservantoj, Timoteon kaj Eraston, li mem restis iom da tempo en Azio.
23 Kaj ĉirkaŭ tiu tempo leviĝis ne malgranda ekscitiĝo pri la Vojo.
24 Ĉar unu viro, nomata Demetrio, arĝentaĵisto, kiu faradis arĝentajn templetojn de Artemis, liveris al la metiistoj multe da okupo;
25 kaj li kunvenigis ilin, kune kun la samokupaj laboristoj, kaj diris: Ho viroj, vi scias, ke per ĉi tiu metio ni havas bonajn enspezojn.
26 Kaj vi vidas kaj aŭdas, ke ne sole en Efeso, sed ankaŭ tra preskaŭ la tuta Azio, ĉi tiu Paŭlo jam influis kaj forturnis multe da homoj, dirante, ke tio, kio estas manfarita, estas ne-dioj;
27 kaj estas danĝero, ne sole ke ĉi tiu nia metio estos malestimata, sed ankaŭ ke la templo de la granda diino Artemis estos malŝatata; kaj eble estos senigita je sia majesto tiu, kiun la tuta Azio kaj la tuta mondo adoras.
Agoj 19 in Londona Biblio