Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 19:20-41 in Esperanto

Help us?

Agoj 19:20-41 in Londona Biblio

20 Tiel forte kreskis la vorto de la Sinjoro kaj sukcesis.
21 Kaj kiam tio finiĝis, Paŭlo intencis en la spirito, trapasinte Makedonujon kaj la Aĥajan landon, vojaĝi al Jerusalem, kaj li diris: Post kiam mi iros tien, mi devos ankaŭ vidi Romon.
22 Kaj sendinte en Makedonujon du el siaj helpservantoj, Timoteon kaj Eraston, li mem restis iom da tempo en Azio.
23 Kaj ĉirkaŭ tiu tempo leviĝis ne malgranda ekscitiĝo pri la Vojo.
24 Ĉar unu viro, nomata Demetrio, arĝentaĵisto, kiu faradis arĝentajn templetojn de Artemis, liveris al la metiistoj multe da okupo;
25 kaj li kunvenigis ilin, kune kun la samokupaj laboristoj, kaj diris: Ho viroj, vi scias, ke per ĉi tiu metio ni havas bonajn enspezojn.
26 Kaj vi vidas kaj aŭdas, ke ne sole en Efeso, sed ankaŭ tra preskaŭ la tuta Azio, ĉi tiu Paŭlo jam influis kaj forturnis multe da homoj, dirante, ke tio, kio estas manfarita, estas ne-dioj;
27 kaj estas danĝero, ne sole ke ĉi tiu nia metio estos malestimata, sed ankaŭ ke la templo de la granda diino Artemis estos malŝatata; kaj eble estos senigita je sia majesto tiu, kiun la tuta Azio kaj la tuta mondo adoras.
28 Aŭdinte tion, ili pleniĝis de kolero, kaj ekkriis, dirante: Granda estas Artemis de la Efesanoj.
29 Kaj la urbo pleniĝis de tumulto; kaj oni kure kolektiĝis unuanime en la teatron, ekkaptinte Gajon kaj Aristarĥon, Makedonojn, kunvojaĝantojn de Paŭlo.
30 Kaj kiam Paŭlo volis eniri antaŭ la popolon, la disĉiploj tion ne permesis al li.
31 Kaj ankaŭ kelkaj el la ĉefoj de Azio, kiuj estis liaj amikoj, sendis al li, kaj petegis lin ne riski sin en la teatron.
32 Kriadis ili do diverse ion kaj alion, ĉar la kunveno estis konfuzita; kaj la plimulto ne sciis, kial ili kunvenis.
33 Kaj el la homamaso ili elpaŝigis Aleksandron, kiun la Judoj puŝis antaŭen. Kaj Aleksandro gestis per la mano, kaj ekprovis pledi antaŭ la popolo.
34 Sed sciiĝinte, ke li estas Judo, ĉiuj unuvoĉe en la daŭro de ĉirkaŭ du horoj kriadis: Granda estas Artemis de la Efesanoj!
35 Kaj kiam la urboskribisto kvietigis la amason, li diris: Ho Efesanoj, ĉu do ekzistas homo nescianta, ke la urbo de la Efesanoj estas templogardanto de Artemis la granda kaj de la elĉiela falintaĵo?
36 Ĉar tio do ne estas kontraŭdirebla, vi devas esti trankvilaj, kaj fari nenion senpripense.
37 Ĉar vi alkondukis ĉi tiujn virojn, kiuj estas nek templorabistoj nek blasfemantoj de nia diino.
38 Se do Demetrio kaj la kun li metiistoj havas plendaferon kontraŭ iu, la juĝejoj estas je ilia dispono, kaj ekzistas prokonsuloj; ili procesu unu kontraŭ alia.
39 Sed se vi faras esploron pri io alia, tio decidiĝos en la laŭleĝa kunveno.
40 Ĉar estas danĝero, ke oni akuzos nin pri tumulto rilate la hodiaŭan aferon, pro manko de motivo; kaj rilate ĝin, ni ne povos pravigi ĉi tiun homamasiĝon.
41 Kaj tion dirinte, li dissendis la kunvenintojn.
Agoj 19 in Londona Biblio