Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 19:18-25 in Esperanto

Help us?

Agoj 19:18-25 in Londona Biblio

18 Multaj ankaŭ el la kredantoj venis, kaj konfesis, montrante siajn agojn.
19 Kaj ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn, kaj bruligis ilin antaŭ la okuloj de ĉiuj; kaj oni kalkulis ilian valoron, kaj trovis ĝin kvindek miloj da moneroj arĝentaj.
20 Tiel forte kreskis la vorto de la Sinjoro kaj sukcesis.
21 Kaj kiam tio finiĝis, Paŭlo intencis en la spirito, trapasinte Makedonujon kaj la Aĥajan landon, vojaĝi al Jerusalem, kaj li diris: Post kiam mi iros tien, mi devos ankaŭ vidi Romon.
22 Kaj sendinte en Makedonujon du el siaj helpservantoj, Timoteon kaj Eraston, li mem restis iom da tempo en Azio.
23 Kaj ĉirkaŭ tiu tempo leviĝis ne malgranda ekscitiĝo pri la Vojo.
24 Ĉar unu viro, nomata Demetrio, arĝentaĵisto, kiu faradis arĝentajn templetojn de Artemis, liveris al la metiistoj multe da okupo;
25 kaj li kunvenigis ilin, kune kun la samokupaj laboristoj, kaj diris: Ho viroj, vi scias, ke per ĉi tiu metio ni havas bonajn enspezojn.
Agoj 19 in Londona Biblio