Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 19:10-21 in Esperanto

Help us?

Agoj 19:10-21 in Londona Biblio

10 Kaj tio daŭris dum du jaroj; tiel ke ĉiuj loĝantoj en Azio, Judoj kaj Grekoj, aŭdis la vorton de la Sinjoro.
11 Kaj Dio faris per la manoj de Paŭlo eksterordinarajn miraklojn;
12 tiel ke al la malsanuloj oni alportis de lia korpo viŝtukojn aŭ vestotukojn, kaj la malsanoj forlasis ilin, kaj la malbonaj spiritoj eliris.
13 Sed ankaŭ kelkaj el la vagemaj Judoj, ekzorcistoj, entreprenis nomi super tiuj, kiuj havis la malbonajn spiritojn, la nomon de la Sinjoro Jesuo, dirante: Mi ekzorcas vin per Jesuo, kiun Paŭlo predikas.
14 Kaj sep filoj de unu Judo, Skeva, ĉefpastro, tion faris.
15 Kaj la malbona spirito responde diris al ili: Jesuon mi konas, kaj Paŭlon mi konas; sed kiuj estas vi?
16 Kaj la viro, en kiu estis la malbona spirito, sin ĵetis sur ilin, kaj venkis kaj superfortis ilin, tiel ke ili forkuris el tiu domo nudaj kaj vunditaj.
17 Kaj tio sciiĝis al ĉiuj, kiuj loĝis en Efeso, Judoj kaj Grekoj; kaj timo falis sur ilin ĉiujn, kaj la nomo de la Sinjoro Jesuo grandiĝis.
18 Multaj ankaŭ el la kredantoj venis, kaj konfesis, montrante siajn agojn.
19 Kaj ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn, kaj bruligis ilin antaŭ la okuloj de ĉiuj; kaj oni kalkulis ilian valoron, kaj trovis ĝin kvindek miloj da moneroj arĝentaj.
20 Tiel forte kreskis la vorto de la Sinjoro kaj sukcesis.
21 Kaj kiam tio finiĝis, Paŭlo intencis en la spirito, trapasinte Makedonujon kaj la Aĥajan landon, vojaĝi al Jerusalem, kaj li diris: Post kiam mi iros tien, mi devos ankaŭ vidi Romon.
Agoj 19 in Londona Biblio