Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 18:19-26 in Esperanto

Help us?

Agoj 18:19-26 in Londona Biblio

19 Kaj ili alvenis en Efeson, kaj li lasis ilin tie; sed li mem eniris en la sinagogon, kaj diskutis kun la Judoj.
20 Kaj kiam ili petis lin restadi pli longe, li ne konsentis;
21 sed adiaŭinte ilin, kaj dirinte: Mi denove revenos al vi, se plaĉos al Dio — li ekŝipiris el Efeso.
22 Kaj elŝipiĝinte en Cezarea, li supreniris kaj salutis la eklezion, kaj poste vojaĝis al Antioĥia.
23 Kaj pasiginte iom da tempo tie, li foriris, kaj trapasis laŭvice la Galatujan kaj Frigian regionon, fortikigante ĉiujn disĉiplojn.
24 Kaj unu Judo, nomata Apolos, Aleksandriano laŭ gento, viro klera, venis al Efeso; kaj li estis potenca en la Skriboj.
25 Ĉi tiu jam estis instruita pri la vojo de la Sinjoro; kaj estante fervora en spirito, li paroladis kaj instruadis precize pri Jesuo, konante nur la bapton de Johano;
26 kaj li komencis paroli sentime en la sinagogo. Sed Akvila kaj Priskila, aŭdinte lin, alprenis lin al si, kaj klarigis al li pli precize la vojon de Dio.
Agoj 18 in Londona Biblio