Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 17:15-27 in Esperanto

Help us?

Agoj 17:15-27 in Londona Biblio

15 Kaj la gvidantoj de Paŭlo kondukis lin ĝis Ateno, kaj ricevinte komision al Silas kaj Timoteo, ke ili venu al li kiel eble plej rapide, ili foriris.
16 Kaj dum Paŭlo atendis ilin en Ateno, lia spirito ĉagreniĝis en li, kiam li vidis la urbon idolplena.
17 Tial li rezonadis en la sinagogoj kun la Judoj kaj la diotimantoj, kaj sur la placo ĉiutage kun la renkontitoj.
18 Kaj iuj el la Epikuranaj kaj Stoikaj filozofoj lin renkontis. Kaj unuj diris: Kion volus diri ĉi tiu vortŝutanto? aliaj diris: Li ŝajnas esti proklamanto de fremdaj diaĵoj; ĉar li predikis Jesuon kaj la releviĝon.
19 Kaj ili prenis lin, kaj kondukis lin al la Areopago, dirante: Ĉu ni povas scii, kio estas tiu nova instruo, priparolata de vi?
20 Ĉar fremdaĵojn vi portas al niaj oreloj; ni do volas scii, kion signifas tiuj aferoj.
21 (Ĉiuj Atenanoj kaj la tie loĝantaj fremduloj pasigadis la tempon ĉe nenio alia, krom diri aŭ aŭdi ion plej novan.)
22 Kaj Paŭlo staris meze de la Areopago, kaj diris: Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas ĉiurilate tro servemaj al diaĵoj.
23 Ĉar preterpasante kaj rigardante viajn adorataĵojn, mi trovis ankaŭ altaron, sur kiu estis skribite: AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante adoras, Tiun mi predikas al vi.
24 La Dio, kiu faris la mondon kaj ĉion, kio estas en ĝi, estante per Si mem Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ne loĝas en manfaritaj temploj;
25 kaj ne estas servata de homaj manoj, kvazaŭ Li ion bezonus, ĉar Li mem donas al ĉiuj vivon kaj spiron kaj ĉion;
26 kaj el unu origino Li faris ĉiujn naciojn de la homoj, por loĝi sur la tuta supraĵo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de iliaj loĝejoj;
27 por ke ili serĉu Dion, se eble ili povus ĉirkaŭpalpi kaj trovi Lin, kvankam Li ne estas malproksime de ĉiu el ni;
Agoj 17 in Londona Biblio