Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 16:28-36 in Esperanto

Help us?

Agoj 16:28-36 in Londona Biblio

28 Sed Paŭlo vokis per laŭta voĉo, dirante: Nenian malbonon faru al vi, ĉar ni ĉiuj estas ĉi tie.
29 Kaj veniginte lumilon, li ensaltis, kaj, tremante de timo, kliniĝis antaŭ Paŭlo kaj Silas,
30 kaj kondukis ilin eksteren, kaj diris: Sinjoroj, kion mi devas fari, por esti savita?
31 Kaj ili diris: Kredu al la Sinjoro Jesuo, kaj vi estos savita, vi kaj via familio.
32 Kaj ili parolis la vorton de la Sinjoro al li kaj al ĉiuj en lia domo.
33 Kaj li kondukis ilin en tiu sama nokta horo kaj lavis al ili la batovundojn; kaj baptiĝis senprokraste li kaj ĉiuj liaj domanoj.
34 Kaj li kondukis ilin en sian domon, kaj aranĝis por ili manĝotablon, kaj tre ĝojis kun sia tuta domanaro, ekkredinte al Dio.
35 Sed kiam tagiĝis, la urbestroj sendis la liktorojn, por diri: Forliberigu tiujn homojn.
36 Kaj la malliberejestro raportis la vortojn al Paŭlo: La urbestroj ĵus sendis, por ke vi forliberiĝu; tial nun elvenu kaj foriru pace.
Agoj 16 in Londona Biblio