Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 15:27-40 in Esperanto

Help us?

Agoj 15:27-40 in Londona Biblio

27 Ni do sendis Judason kaj Silason, kiuj ankaŭ mem buŝe diros tion saman.
28 Ĉar al la Sankta Spirito kaj al ni ŝajnis bone meti sur vin nenian alian ŝarĝon, krom la jenaj necesaj aferoj:
29 ke oni sin detenu de idoloferitaĵoj kaj de sango kaj de sufokitaĵoj kaj de malĉasteco; se vi vin gardos kontraŭ tio, vi bone agos. Adiaŭ!
30 Ili do, forsendite, iris al Antioĥia; kaj kunveniginte la amason, ili transdonis la leteron.
31 Kaj leginte ĝin, ili ĝojis pro la konsolo.
32 Kaj Judas kaj Silas, kiuj estis ankaŭ mem profetoj, konsolis la fratojn per multe da parolo kaj firmigis ilin.
33 Kaj pasiginte kelkan tempon, ili kun paco foriris de la fratoj al siaj forsendintoj.
34 Tamen plaĉis al Silas tie restadi.)
35 Sed Paŭlo kaj Barnabas restis en Antioĥia, instruante kaj predikante, kun multaj aliaj, la vorton de la Sinjoro.
36 Kaj post kelke da tagoj Paŭlo diris al Barnabas: Ni reiru, kaj vizitu niajn fratojn en ĉiu urbo, kie ni proklamis la vorton de la Sinjoro, kaj vidu, kiel ili fartas.
37 Kaj Barnabas konsilis kunpreni Johanon, alnomatan Marko.
38 Sed Paŭlo ne aprobis kunpreni tiun, kiu sin fortiris de ili en Pamfilio, kaj ne kuniris en la laboron.
39 Kaj fariĝis disputo, tiel ke ili disiĝis unu de la alia; kaj Barnabas, kunprenante Markon, ŝipiris al Kipro;
40 sed Paŭlo, elektinte Silason, foriris, konfidite de la fratoj al la graco de Dio.
Agoj 15 in Londona Biblio