Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 15:2-13 in Esperanto

Help us?

Agoj 15:2-13 in Londona Biblio

2 Kaj kiam Paŭlo kaj Barnabas havis ne malgrandan malkonsenton kaj diskutadon kontraŭ ili, oni aranĝis, ke Paŭlo kaj Barnabas kaj aliaj tieuloj iru Jerusalemon al la apostoloj kaj presbiteroj pri tiu demando.
3 Ili do, forkondukite de la eklezio, trairis Fenikion kaj Samarion, anoncante la konvertadon de la nacianoj, kaj faris grandan ĝojon al ĉiuj fratoj.
4 Kaj alveninte en Jerusalemon, ili estis akceptitaj de la eklezio kaj apostoloj kaj presbiteroj, kaj raportis ĉion, kion Dio faris per ili.
5 Sed leviĝis iuj kredantoj el la sekto de la Fariseoj, dirante: Estas necese cirkumcidi ilin, kaj ordoni, ke ili observu la leĝon de Moseo.
6 Kaj kunvenis la apostoloj kaj presbiteroj, por esplori tiun aferon.
7 Kaj post multe da diskutado, Petro stariĝis, kaj diris al ili: Fratoj, vi scias, ke jam antaŭ longe Dio elektis min el inter vi, por ke per mia buŝo la nacianoj aŭdu la vorton de la evangelio kaj kredu.
8 Kaj Dio, kiu konas la korojn, atestis al ili, donante al ili la Sanktan Spiriton tiel same, kiel al ni;
9 kaj Li faris nenian diferencon inter ni kaj ili, per la fido puriginte iliajn korojn.
10 Nun do kial vi incitas Dion, dezirante meti sur la kolon de la disĉiploj jugon, kiun povis porti nek niaj patroj, nek ni?
11 Sed ni kredas pri nia savo per la graco de la Sinjoro Jesuo tiel same, kiel ankaŭ ili.
12 Kaj silentis la tuta amaso; kaj ili aŭskultis, dum Paŭlo kaj Barnabas rakontis, kiom da signoj kaj mirakloj Dio faris ĉe la nacianoj per ili.
13 Kaj kiam ili ĉesis paroli, Jakobo respondis, dirante: Fratoj, aŭskultu min;
Agoj 15 in Londona Biblio