Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 14:6-11 in Esperanto

Help us?

Agoj 14:6-11 in Londona Biblio

6 sciiĝinte pri ĝi, ili forsavis sin en la urbojn de Likaonio — Listran kaj Derben kaj la ĉirkaŭaĵon;
7 kaj tie ili proklamis la evangelion.
8 Kaj en Listra sidadis unu viro senforta en la piedoj, kiu estis lama de la patrina ventro, kaj neniam piediris.
9 Li aŭdis Paŭlon paroli; kaj ĉi tiu, fikse rigardante lin, kaj vidante, ke ili havas fidon por esti sanigita,
10 diris per laŭta voĉo: Stariĝu rekte sur viaj piedoj. Kaj li salte leviĝis kaj piediris.
11 Kaj la homamaso, vidinte tion, kion Paŭlo faris, levis sian voĉon, kaj diris en la Likaonia lingvo: La dioj en homa formo malsupreniris al ni.
Agoj 14 in Londona Biblio