Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 14:11-27 in Esperanto

Help us?

Agoj 14:11-27 in Londona Biblio

11 Kaj la homamaso, vidinte tion, kion Paŭlo faris, levis sian voĉon, kaj diris en la Likaonia lingvo: La dioj en homa formo malsupreniris al ni.
12 Kaj Barnabason ili nomis Zeŭs, kaj Paŭlon Hermes, ĉar ĉi tiu estis la ĉefa parolanto.
13 Kaj la pastro de la Zeŭs, kiu estis antaŭ la urbo, alkondukis bovojn kaj girlandojn al la pordegoj, kaj volis oferi kun la homamasoj.
14 Sed la apostoloj Paŭlo kaj Barnabas, aŭdinte, disŝiris siajn vestojn, kaj antaŭensaltis en la amason, kriante,
15 kaj dirante: Ho viroj, kial vi tion faras? Ni ankaŭ estas homoj, samsentaj kiel vi, kaj ni alportas al vi evangelion, por turni vin de ĉi tiuj vantaĵoj al la vivanta Dio, kiu faris la ĉielon kaj la teron kaj la maron kaj ĉion en ili;
16 kaj kiu en la pasintaj generacioj permesis, ke ĉiuj nacioj iru siajn proprajn vojojn.
17 Tamen Li ne lasis Sin sen atesto, ĉar Li bonfaris, donante al vi pluvojn el la ĉielo kaj fruktoportajn sezonojn, plenigante viajn korojn per nutraĵo kaj feliĉo.
18 Kaj tiel dirante, ili apenaŭ retenis la amasojn de oferado al ili.
19 Sed alvenis Judoj el Antioĥia kaj Ikonio, kaj, instiginte la amason, ili priĵetis Paŭlon per ŝtonoj, kaj trenis lin ekster la urbon, pensante, ke li mortis.
20 Sed kiam la disĉiploj staris ĉirkaŭ li, li leviĝis, kaj eniris en la urbon; kaj en la sekvanta tago li eliris kun Barnabas al Derbe.
21 Kaj proklaminte la evangelion al tiu urbo, kaj varbinte multajn disĉiplojn, ili revenis al Listra kaj Ikonio kaj Antioĥia,
22 firmigante la animojn de la disĉiploj, kaj admonante, ke ili restu en la fido, kaj ke tra multaj suferoj ni devas eniri en la regnon de Dio.
23 Kaj elektinte presbiterojn por ili en ĉiu eklezio, kaj preĝinte kun fastado, ili rekomendis ilin al la Sinjoro, al kiu ili ekkredis.
24 Kaj trairinte Pisidion, ili venis en Pamfilion.
25 Kaj parolinte la vorton en Perga, ili malsupreniris al Atalia;
26 kaj de tie ili ŝipiris al Antioĥia, de kie ili estis konfiditaj al la graco de Dio por la laboro, kiun ili plenumis.
27 Kaj kiam ili alvenis, ili kunvenigis la eklezion, kaj rakontis ĉion, kion Dio per ili faris, kaj ke Li malfermis al la nacianoj pordon de fido.
Agoj 14 in Londona Biblio