Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 13:47-52 in Esperanto

Help us?

Agoj 13:47-52 in Londona Biblio

47 Ĉar tiel ordonis al ni la Sinjoro: Mi vin metis kiel lumon por la nacioj, Por ke vi estu por savo ĝis la plej malproksima parto de la tero.
48 Kaj aŭdinte tion, la nacianoj ĝojis, kaj gloris la vorton de Dio; kaj el ili kredis ĉiuj, kiuj estis difinitaj por eterna vivo.
49 Kaj la vorto de la Sinjoro estis disportata tra la tuta regiono.
50 Sed la Judoj incitis la piajn virinojn bonfamajn kaj la ĉefojn de la urbo, kaj instigis persekutadon kontraŭ Paŭlo kaj Barnabas, kaj forpelis ilin el siaj limoj.
51 Sed ili forskuis la polvon de siaj piedoj kontraŭ ili, kaj iris al Ikonio.
52 Kaj la disĉiploj pleniĝis de ĝojo kaj de la Sankta Spirito.
Agoj 13 in Londona Biblio