Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 13:43-48 in Esperanto

Help us?

Agoj 13:43-48 in Londona Biblio

43 Kaj kiam la sinagogo disiĝis, multaj el la Judoj kaj el la piaj prozelitoj sekvis Paŭlon kaj Barnabason, kiuj, alparolante ilin, urĝe admonis ilin persisti en la graco de Dio.
44 En la sekvanta sabato preskaŭ la tuta urbo kolektiĝis, por aŭdi la vorton de Dio.
45 Kaj la Judoj, vidante la homamasojn, pleniĝis de ĵaluzo, kaj kontraŭdiris la dirojn de Paŭlo, kaj blasfemis.
46 Kaj Paŭlo kaj Barnabas, parolante kuraĝe, diris: Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed ĉar vi forpuŝis ĝin kaj ne juĝas vin indaj je la eterna vivo, jen ni turnas nin al la nacianoj.
47 Ĉar tiel ordonis al ni la Sinjoro: Mi vin metis kiel lumon por la nacioj, Por ke vi estu por savo ĝis la plej malproksima parto de la tero.
48 Kaj aŭdinte tion, la nacianoj ĝojis, kaj gloris la vorton de Dio; kaj el ili kredis ĉiuj, kiuj estis difinitaj por eterna vivo.
Agoj 13 in Londona Biblio