Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 13:27-35 in Esperanto

Help us?

Agoj 13:27-35 in Londona Biblio

27 Ĉar la loĝantoj en Jerusalem kaj iliaj regantoj ne konis lin; kaj kondamnante lin, ili plenumis la voĉojn de la profetoj ĉiusabate legatajn.
28 Kaj trovinte en li nenian kaŭzon de morto, ili tamen petis Pilaton mortigi lin.
29 Kaj plenuminte ĉion, kio estis skribita pri li, ili forprenis lin de la lignaĵo kaj metis lin en tombon.
30 Sed Dio levis lin el la mortintoj;
31 kaj li estis vidata multajn tagojn de tiuj, kiuj venis kun li el Galileo en Jerusalemon, kaj ili nun estas liaj atestantoj ĉe la popolo.
32 Kaj ni alportas al vi bonan sciigon pri la promeso farita al la patroj,
33 ke Dio plenumis tion al ni, la filoj, relevinte Jesuon, kiel ankaŭ estas skribite en la dua psalmo: Vi estas Mia Filo, hodiaŭ Mi vin naskis.
34 Kaj pri tio, ke Li relevis lin el la mortintoj, jam ne venontan en forputron, Li parolis jene: Mi donos al vi la fidindajn favorkoraĵojn de David.
35 Ĉar li ankaŭ diris en alia psalmo: Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
Agoj 13 in Londona Biblio