Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 11:2-10 in Esperanto

Help us?

Agoj 11:2-10 in Londona Biblio

2 Kaj kiam Petro venis al Jerusalem, tiuj, kiuj estis el la cirkumcido, disputis kun li,
3 dirante: Vi eniris al viroj ne cirkumciditaj, kaj manĝis kun ili.
4 Sed Petro klarigis la aferon al ili orde, dirante:
5 Dum mi preĝis en la urbo Jafo, en ekstazo mi vidis vizion, ujon malsuprenirantan, kvazaŭ grandan tukon, mallevatan el la ĉielo per la kvar anguloj; kaj ĝi venis ĝis mi;
6 kun fiksa rigardo mi ĝin observis, kaj vidis kvarpiedajn bestojn de la tero kaj sovaĝajn bestojn kaj rampaĵojn kaj birdojn de la ĉielo.
7 Kaj mi aŭdis voĉon dirantan al mi: Leviĝu, Petro; buĉu kaj manĝu.
8 Sed mi diris: Ho ne, Sinjoro, ĉar nenio profana aŭ malpura eniris iam en mian buŝon.
9 Sed voĉo respondis al mi la duan fojon el la ĉielo: Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana.
10 Ĉi tio fariĝis trifoje, kaj ĉio estis retirata en la ĉielon.
Agoj 11 in Londona Biblio