Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 11:14-21 in Esperanto

Help us?

Agoj 11:14-21 in Londona Biblio

14 kiu parolos al vi vortojn, per kiuj vi kaj via tuta familio saviĝos.
15 Kaj dum mi komencis paroli, la Sankta Spirito malsupreniris sur ilin tiel same, kiel sur nin en la komenco.
16 Kaj mi rememoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris: Johano ja baptis per akvo; sed vi baptiĝos per la Sankta Spirito.
17 Se do al ili Dio donis la saman donacon, kiel al ni, kiam ni ekkredis al la Sinjoro Jesuo Kristo, kia homo mi estis, ke mi povus kontraŭstari al Dio?
18 Kiam ili tion aŭdis, ili silentiĝis, kaj gloris Dion, dirante: Ankaŭ do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo.
19 Tiuj do, kiuj dispeliĝis pro la suferado, kiu okazis pro Stefano, vojaĝis ĝis Fenikio kaj Kipro kaj Antioĥia, priparolante la vorton al neniu krom nur Judoj.
20 Sed iuj el ili, viroj el Kipro kaj Kireno, veninte en Antioĥian, parolis al la Grekoj ankaŭ, predikante la Sinjoron Jesuo.
21 Kaj la mano de la Sinjoro estis kun ili; kaj granda nombro kredis kaj turniĝis al la Sinjoro.
Agoj 11 in Londona Biblio