Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 10:17-37 in Esperanto

Help us?

Agoj 10:17-37 in Londona Biblio

17 Kaj dum Petro spirite embarasiĝis, kia povas esti la vizio, kiun li vidis, jen la viroj senditaj de Kornelio, eldemandinte pri la domo de Simon, staris antaŭ la pordo,
18 kaj vokis kaj demandis, ĉu Simon, kiu estas alnomata Petro, tie gastas.
19 Kaj dum Petro pripensis pri la vizio, la Spirito diris al li: Jen tri viroj vin serĉas.
20 Sed leviĝu, kaj malsupreniru, kaj vojaĝu kun ili, tute ne hezitante; ĉar mi ilin sendis.
21 Kaj Petro malsupreniris al la viroj, kaj diris: Jen mi estas tiu, kiun vi serĉas; kia estas la kaŭzo, pro kiu vi venis?
22 Kaj ili diris: Kornelio, centestro, viro justa kaj timanta Dion, kaj bone atestata de la tuta nacio de la Judoj, estas avertita de sankta anĝelo, ke li venigu vin al sia domo kaj aŭdu parolojn de vi.
23 Tial li envokis kaj gastigis ilin. Kaj en la sekvanta tago li leviĝis, kaj foriris kun ili, kaj iuj fratoj el Jafo lin akompanis.
24 Kaj la morgaŭan tagon ili eniris en Cezarean. Kaj Kornelio atendis ilin, kunvokinte siajn parencojn kaj intimajn amikojn.
25 Kaj kiam Petro estis eniranta, Kornelio lin renkontis, kaj, falinte antaŭ liaj piedoj, adorkliniĝis al li.
26 Sed Petro lin levis, dirante: Stariĝu; mi mem ankaŭ estas homo.
27 Kaj interparolante kun li, li eniris, kaj trovis multajn kunvenintajn;
28 kaj li diris al ili: Vi mem scias, kiel kontraŭleĝe estas por Judo kamaradiĝi aŭ aliri al alinaciano; sed Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aŭ malpura;
29 tial, kiam mi estis vokita, mi alvenis sen kontraŭdiro. Mi do demandas, por kio vi min venigis?
30 Kaj Kornelio diris: Antaŭ kvar tagoj ĝis ĉi tiu horo, mi preĝis la naŭahoran preĝon en mia domo; kaj jen antaŭ mi staris viro hele vestita,
31 kaj diris: Kornelio, via preĝo estas aŭdita, kaj viaj almozoj estas memoritaj antaŭ Dio.
32 Sendu do al Jafo, kaj invitu al vi Simonon, kiu estas alnomata Petro; li gastas en la domo de Simon, tanisto, apud la marbordo.
33 Tial mi tuj sendis al vi; kaj vi bone faris, ke vi venis. Nun do ni ĉiuj alestas ĉi tie antaŭ Dio, por aŭdi ĉion, kio estas ordonita al vi de la Sinjoro.
34 Kaj Petro malfermis sian buŝon, kaj diris: Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn;
35 sed en ĉiu nacio tiu, kiu timas Lin kaj agas juste, estas akceptata de Li.
36 Vi konas tiun vorton, kiun Li sendis al la Izraelidoj, predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo (li estas Sinjoro de ĉiuj);
37 vi konas tiun diron, kiu estas disvastigita tra la tuta Judujo, komencante de Galileo, post la bapto, kiun predikis Johano —
Agoj 10 in Londona Biblio