Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 10:1-21 in Esperanto

Help us?

Agoj 10:1-21 in Londona Biblio

1 En Cezarea estis unu viro, nomata Kornelio, centestro de la kohorto nomata la Itala,
2 viro pia, kiu timis Dion kune kun sia tuta familio, kaj donis multajn almozojn al la popolo, kaj preĝis al Dio konstante.
3 Tiu vidis klare en vizio, ĉirkaŭ la naŭa horo de la tago, anĝelon de Dio, alvenantan al li, kaj dirantan al li: Kornelio.
4 Kaj ĉi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris: Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li: Viaj preĝoj kaj viaj almozoj supreniris kiel memoraĵo antaŭ Dio.
5 Kaj nun sendu virojn al Jafo, kaj venigu Simonon, kiu estas alnomata Petro;
6 li gastas ĉe unu Simon, tanisto, kies domo estas apud la marbordo.
7 Kaj kiam foriris la anĝelo, kiu parolis al li, li alvokis du el siaj domservantoj, kaj pian soldaton el tiuj, kiuj ĉiam deĵoris apud li;
8 kaj klariginte ĉion al ili, li sendis ilin al Jafo.
9 Kaj en la sekvanta tago, kiam ili vojaĝis kaj alproksimiĝis al la urbo, Petro supreniris sur la tegmenton, por preĝi, ĉirkaŭ la sesa horo;
10 kaj li fariĝis malsata, kaj deziris manĝi; sed dum oni pretigis, falis sur lin ekstazo;
11 kaj li vidis la ĉielon malfermitan, kaj ian ujon malsuprenirantan, kvazaŭ grandan tukon, mallevatan per la kvar anguloj sur la teron;
12 kaj en ĝi troviĝis ĉiaj kvarpiedaj bestoj kaj rampaĵoj de la tero kaj birdoj de la ĉielo.
13 Kaj venis voĉo al li: Leviĝu, Petro; buĉu kaj manĝu.
14 Sed Petro diris: Ho ne, Sinjoro, ĉar mi neniam manĝis ion profanan aŭ malpuran.
15 Kaj voĉo venis al li denove duan fojon: Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana.
16 Kaj tio estis farita trifoje; kaj la ujo estis tuj prenita for en la ĉielon.
17 Kaj dum Petro spirite embarasiĝis, kia povas esti la vizio, kiun li vidis, jen la viroj senditaj de Kornelio, eldemandinte pri la domo de Simon, staris antaŭ la pordo,
18 kaj vokis kaj demandis, ĉu Simon, kiu estas alnomata Petro, tie gastas.
19 Kaj dum Petro pripensis pri la vizio, la Spirito diris al li: Jen tri viroj vin serĉas.
20 Sed leviĝu, kaj malsupreniru, kaj vojaĝu kun ili, tute ne hezitante; ĉar mi ilin sendis.
21 Kaj Petro malsupreniris al la viroj, kaj diris: Jen mi estas tiu, kiun vi serĉas; kia estas la kaŭzo, pro kiu vi venis?
Agoj 10 in Londona Biblio