Text copied!
Bibles in Esperanto

2 Reĝoj 17:28-34 in Esperanto

Help us?

2 Reĝoj 17:28-34 in Londona Biblio

28 Kaj venis unu el la pastroj, kiuj estis forkondukitaj el Samario, kaj li ekloĝis en Bet-El, kaj instruis ilin, kiel ili devas timi la Eternulon.
29 Tamen ĉiu popolo faris ankaŭ siajn diojn, kaj starigis ilin en la domoj de la altaĵoj, kiujn konstruis la Samarianoj, ĉiu popolo en siaj urboj, en kiuj ili loĝis.
30 La Babelanoj faris Sukot-Benoton, la Kutanoj faris Nergalon, la Ĥamatanoj faris Aŝiman;
31 la Avaanoj faris Nibĥazon kaj Tartakon; kaj la Sefarvaimanoj bruligadis siajn infanojn per fajro al Adrameleĥ kaj Anameleĥ, la dioj de Sefarvaim.
32 Ili timis ankaŭ la Eternulon, kaj starigis al si el sia mezo pastrojn por la altaĵoj, kaj tiuj servadis por ili en la domoj de la altaĵoj.
33 La Eternulon ili timis, kaj al siaj dioj ili servis, laŭ la moro de tiuj popoloj, el kiuj oni transkondukis ilin.
34 Ĝis la nuna tempo ili agas laŭ la moroj antikvaj: ili ne timas la Eternulon, kaj ne agas laŭ siaj leĝoj kaj siaj moroj, nek laŭ la instruo kaj ordono, kiujn la Eternulo donis al la filoj de Jakob, al kiu Li donis la nomon Izrael,
2 Reĝoj 17 in Londona Biblio