Text copied!
Bibles in Esperanto

1 Reĝoj 8:33-63 in Esperanto

Help us?

1 Reĝoj 8:33-63 in Londona Biblio

33 Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko pro tio, ke ĝi pekis antaŭ Vi, sed ili sin returnos al Vi kaj gloros Vian nomon kaj preĝos kaj petegos al Vi en ĉi tiu domo:
34 tiam aŭskultu en la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al iliaj patroj.
35 Se la ĉielo ŝlosiĝos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaŭ Vi, sed ili ekpreĝos sur ĉi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi aŭskultu ilin:
36 tiam aŭskultu en la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri, kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredaĵon.
37 Se estos malsato en la lando, aŭ se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aŭ vermoj, aŭ se premos ilin malamiko en la lando de ilia loĝado, aŭ se estos ia plago aŭ malsano;
38 ĉe ĉiu preĝo, ĉe ĉiu petego, kiu venos de iu homo aŭ de Via tuta popolo Izrael, kiam ĉiu el ili sentos malfeliĉon en sia koro kaj etendos siajn manojn al ĉi tiu domo:
39 Vi aŭskultu en la ĉielo, en la loko de Via loĝado, kaj pardonu, kaj faru kaj redonu al ĉiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (ĉar Vi sola konas la koron de ĉiuj homidoj);
40 por ke ili Vin timu dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj.
41 Ankaŭ koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via nomo
42 (ĉar ili aŭdos pri Via granda nomo kaj pri Via forta mano kaj pri Via etendita brako), kaj li venos kaj preĝos en ĉi tiu domo:
43 Vi aŭskultu en la ĉielo, en la loko de Via loĝado, kaj faru ĉion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke ĉiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, por ke ili timu Vin, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata ĉi tiu domo, kiun mi konstruis.
44 Kiam Via popolo eliros milite kontraŭ sian malamikon laŭ la vojo, laŭ kiu Vi ilin sendos, kaj ili preĝos al la Eternulo, turninte sin al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:
45 tiam aŭskultu en la ĉielo ilian preĝon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon.
46 Se ili pekos antaŭ Vi (ĉar ne ekzistas homo, kiu ne pekas), kaj Vi ekkoleros kontraŭ ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malamikan, malproksiman aŭ proksiman;
47 sed ili rekonsciiĝos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertiĝos, kaj petegos Vin en la lando de siaj kaptintoj, dirante: Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis;
48 kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de siaj malamikoj, kiuj ilin kaptis, kaj ili preĝos al Vi, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:
49 tiam aŭskultu en la ĉielo, en la loko de Via loĝado, ilian preĝon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon;
50 kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaŭ Vi, kaj ĉiujn iliajn krimojn, kiujn ili faris kontraŭ Vi, kaj veku por ili kompaton en iliaj kaptintoj, por ke ĉi tiuj estu favorkoraj al ili.
51 Ĉar ili estas Via popolo kaj Via heredaĵo, kiun Vi elkondukis el Egiptujo, el la fera forno.
52 Viaj okuloj estu malfermitaj al la petego de Via servanto kaj al la petego de Via popolo Izrael, por ke Vi aŭdu ilin pri ĉio, pri kio ili vokas al Vi.
53 Ĉar Vi distingis ilin kiel Vian heredaĵon el ĉiuj popoloj de la tero, kiel Vi diris per Via servanto Moseo, kiam Vi elkondukis niajn patrojn el Egiptujo, ho Sinjoro, Eternulo.
54 Kiam Salomono finis preĝi antaŭ la Eternulo tiun tutan preĝon kaj petegon, li leviĝis de sia genuado antaŭ la altaro de la Eternulo, kaj liaj manoj estis etenditaj al la ĉielo.
55 Kaj li stariĝis, kaj benis la tutan komunumon de Izrael per laŭta voĉo, dirante:
56 Benata estu la Eternulo, kiu donis ripozon al Sia popolo Izrael konforme al ĉio, kion Li diris: ne forfalis eĉ unu vorto el ĉiuj Liaj bonaj vortoj, kiujn Li diris per Sia servanto Moseo.
57 La Eternulo, nia Dio, estu kun ni, kiel Li estis kun niaj patroj, Li ne forlasu nin kaj ne forĵetu nin;
58 Li klinu nian koron al Si, por ke ni iru laŭ ĉiuj Liaj vojoj, kaj por ke ni observu Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn kaj Liajn regulojn, kiujn Li donis al niaj patroj.
59 Kaj ĉi tiuj miaj vortoj, kiujn mi preĝis antaŭ la Eternulo, estu proksimaj al la Eternulo, nia Dio, tage kaj nokte, por ke Li faru justaĵon al Sia servanto kaj justaĵon al Sia popolo Izrael en ĉiuj tagoj;
60 por ke ĉiuj popoloj de la tero sciu, ke la Eternulo estas Dio kaj ke ne ekzistas alia.
61 Via koro estu tute sindona al la Eternulo, nia Dio, por iri laŭ Liaj leĝoj kaj por observi Liajn ordonojn, kiel hodiaŭ.
62 Kaj la reĝo kaj kun li ĉiuj Izraelidoj buĉis oferojn antaŭ la Eternulo.
63 Kaj Salomono oferis la pacoferon, kiun li alportis al la Eternulo, dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil ŝafojn. Tiamaniere la reĝo kaj ĉiuj Izraelidoj inaŭguris la domon de la Eternulo.
1 Reĝoj 8 in Londona Biblio