Text copied!
Bibles in Esperanto

1 Reĝoj 6:20-32 in Esperanto

Help us?

1 Reĝoj 6:20-32 in Londona Biblio

20 La internon de la plejsanktejo, kiu havis la longon de dudek ulnoj, la larĝon de dudek ulnoj, kaj la alton de dudek ulnoj, li tegis per pura oro, kaj ankaŭ la cedran altaron li tegis.
21 Kaj Salomono tegis la domon interne per pura oro, kaj li tiris orajn ĉenojn antaŭ la plejsanktejo kaj tegis ĝin per oro.
22 Kaj la tutan domon li tegis per oro, absolute la tutan domon, kaj la tutan altaron antaŭ la plejsanktejo li tegis per oro.
23 Kaj li faris en la plejsanktejo du kerubojn el oleastra ligno, havantajn la alton de dek ulnoj.
24 Kvin ulnojn havis unu flugilo de kerubo, kaj kvin ulnojn la dua flugilo de kerubo; dek ulnoj estis de unu fino de ĝiaj flugiloj ĝis la dua fino de ĝiaj flugiloj.
25 Kaj dek ulnojn havis ankaŭ la dua kerubo; la saman mezuron kaj la saman formon havis ambaŭ keruboj.
26 La alto de unu kerubo estis dek ulnoj, kaj tiel same ankaŭ de la dua kerubo.
27 Kaj li starigis la kerubojn meze de la interna parto de la domo; kaj la flugiloj de la keruboj estis etenditaj, kaj la flugilo de unu kerubo estis altuŝanta la muron, kaj la flugilo de la dua kerubo estis altuŝanta la duan muron; sed la flugiloj, kiuj estis direktitaj en la mezon de la domo, estis altuŝantaj unu la alian.
28 Kaj li tegis la kerubojn per oro.
29 Kaj sur ĉiuj muroj de la domo ĉirkaŭe li faris skulptitajn figurojn de keruboj, palmoj, kaj floroj, interne kaj ekstere.
30 Ankaŭ la plankon de la domo li kovris per oro interne kaj ekstere.
31 Ĉe la enirejo en la plejsanktejon li faris pordojn el oleastra ligno kun kvinangulaj fostoj.
32 Sur du pordoj el oleastra ligno li faris skulptitajn kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro; li tegis per oro la kerubojn kaj la palmojn.
1 Reĝoj 6 in Londona Biblio