Text copied!
Bibles in Esperanto

1 Reĝoj 3:3-8 in Esperanto

Help us?

1 Reĝoj 3:3-8 in Londona Biblio

3 Kaj Salomono amis la Eternulon, irante laŭ la instrukcioj de sia patro David; tamen li oferadis kaj incensadis sur altaĵoj.
4 Kaj la reĝo iris en Gibeonon, por alporti tie oferojn, ĉar tie estis la ĉefa altaĵo. Mil bruloferojn Salomono alportis sur tiu altaro.
5 En Gibeon la Eternulo aperis al Salomono nokte en sonĝo, kaj Dio diris: Petu, kion Mi donu al vi.
6 Kaj Salomono diris: Vi faris al Via servanto, mia patro David, multe da favoro, ĉar li iradis antaŭ Vi en vero kaj en justeco kaj en pureco de la koro koncerne Vin; kaj Vi konservis por li tiun grandan favorecon, kaj Vi donis al li filon, kiu sidas nun sur lia trono.
7 Kaj nun, ho Eternulo, mia Dio, Vi reĝigis Vian servanton anstataŭ mia patro David; sed mi estas malgranda junulo; mi ne scias, kiel eliri kaj eniri.
8 Kaj Via servanto estas meze de Via popolo, kiun Vi elektis, popolo granda, kiu ne povas esti nombrata nek kalkulata pro sia multeco.
1 Reĝoj 3 in Londona Biblio