Text copied!
Bibles in Esperanto

1 Reĝoj 3:13-19 in Esperanto

Help us?

1 Reĝoj 3:13-19 in Londona Biblio

13 Sed ankaŭ tion, pri kio vi ne petis, Mi donos al vi, riĉecon kaj gloron, tiamaniere, ke ne ekzistos simila al vi inter la reĝoj dum via tuta vivo.
14 Kaj se vi irados laŭ Miaj vojoj, observante Miajn leĝojn kaj ordonojn, kiel iradis via patro David, Mi longigos vian vivon.
15 Kaj Salomono vekiĝis, kaj vidis, ke tio estis sonĝo. Kaj li venis en Jerusalemon kaj stariĝis antaŭ la kesto de interligo de la Eternulo kaj alportis bruloferojn kaj faris pacoferojn, kaj li faris festenon por ĉiuj siaj servantoj.
16 Tiam venis du virinoj malĉastistinoj al la reĝo kaj stariĝis antaŭ li.
17 Kaj unu el la virinoj diris: Ho mia sinjoro! mi kaj ĉi tiu virino loĝas en unu domo; kaj mi naskis, loĝante kun ŝi en la sama domo.
18 En la tria tago post mia nasko naskis ankaŭ ĉi tiu virino; kaj ni estis kune, estis neniu fremdulo kun ni en la domo, nur ni ambaŭ estis en la domo.
19 Kaj la filo de ĉi tiu virino mortis en la nokto, ĉar ŝi dormis sur li.
1 Reĝoj 3 in Londona Biblio