Text copied!
Bibles in Esperanto

1 Reĝoj 2:10-24 in Esperanto

Help us?

1 Reĝoj 2:10-24 in Londona Biblio

10 Kaj David ekdormis kun siaj patroj, kaj oni lin enterigis en la urbo de David.
11 La tempo, kiun David reĝis super Izrael, estis kvardek jaroj: en Ĥebron li reĝis sep jarojn, kaj en Jerusalem li reĝis tridek tri jarojn.
12 Kaj Salomono sidis sur la trono de sia patro David, kaj lia reĝado tre fortikiĝis.
13 Adonija, filo de Ĥagit, venis al Bat-Ŝeba, patrino de Salomono. Ŝi diris: Ĉu kun paco vi venas? Kaj li respondis: Kun paco.
14 Kaj li diris: Mi havas aferon al vi. Ŝi respondis: Parolu.
15 Kaj li diris: Vi scias, ke la regno apartenis al mi, kaj al mi ĉiuj Izraelidoj turnis sian vizaĝon, ke mi reĝu; sed la reĝado deturniĝis kaj transiris al mia frato, ĉar de la Eternulo ĝi estis destinita al li.
16 Nun unu peton mi petas de vi, ne rifuzu al mi. Kaj ŝi diris al li: Parolu.
17 Kaj li diris: Diru, mi petas, al la reĝo Salomono (ĉar li ne rifuzos al vi), ke li donu al mi la Ŝunemaninon Abiŝag kiel edzinon.
18 Kaj Bat-Ŝeba diris: Bone, mi parolos pri vi kun la reĝo.
19 Kaj Bat-Ŝeba venis al la reĝo Salomono, por paroli al li pri Adonija. La reĝo leviĝis renkonte al ŝi kaj adorkliniĝis antaŭ ŝi kaj sidiĝis sur sia trono. Kaj oni starigis tronon por la patrino de la reĝo, kaj ŝi sidiĝis dekstre de li.
20 Kaj ŝi diris: Unu malgrandan peton mi petos de vi, ne rifuzu al mi. Kaj la reĝo diris al ŝi: Petu, mia patrino, ĉar mi ne rifuzos al vi.
21 Kaj ŝi diris: La Ŝunemanino Abiŝag estu donata kiel edzino al via frato Adonija.
22 Tiam respondis la reĝo Salomono kaj diris al sia patrino: Kial vi petas la Ŝunemaninon Abiŝag por Adonija? petu por li ankaŭ la reĝecon, ĉar li estas mia pli aĝa frato — por li, kaj por la pastro Ebjatar, kaj por Joab, filo de Ceruja.
23 Kaj la reĝo Salomono ĵuris per la Eternulo, dirante: Tion kaj pli faru al mi la Eternulo; kontraŭ sia vivo Adonija diris tiujn vortojn.
24 Nun, kiel vivas la Eternulo, kiu min konfirmis kaj min sidigis sur la trono de mia patro David kaj kiu aranĝis al mi domon laŭ Sia promeso, hodiaŭ Adonija estos mortigita.
1 Reĝoj 2 in Londona Biblio