Text copied!
Bibles in Esperanto

1 Reĝoj 20:31-39 in Esperanto

Help us?

1 Reĝoj 20:31-39 in Londona Biblio

31 Kaj liaj servantoj diris al li: Ni aŭdis, ke la reĝoj de la domo de Izrael estas reĝoj kompatemaj; ni metu do sakaĵon sur niajn lumbojn kaj ŝnurojn sur niajn kapojn, kaj ni eliru al la reĝo de Izrael; eble li lasos la vivon al via animo.
32 Kaj ili zonis per sakaĵo siajn lumbojn kaj metis ŝnurojn sur siajn kapojn, kaj venis al la reĝo de Izrael, kaj diris: Via servanto Ben-Hadad diras: Mi petas lasi la vivon al mia animo. Kaj tiu diris: Ĉu li vivas ankoraŭ? li estas mia frato.
33 La homoj prenis tion kiel bonan signon, kaj rapidis certiĝi, ĉu tio estas pri li, kaj ili diris: Via frato Ben-Hadad. Kaj li diris: Iru, venigu lin. Tiam eliris al li Ben-Hadad, kaj li sidigis lin sur la ĉaro.
34 Kaj tiu diris al li: La urbojn, kiujn mia patro prenis de via patro, mi redonos; kaj vi povas aranĝi al vi stratojn en Damasko, kiel mia patro aranĝis en Samario. (Kaj Aĥab diris:) Kaj mi forliberigos vin kun jena interligo. Kaj li faris kun li interligon kaj forliberigis lin.
35 Tiam unu viro el la profetidoj diris al sia kamarado laŭ la vorto de la Eternulo: Batu min. Sed tiu homo ne volis lin bati.
36 Tiam li diris al tiu: Pro tio, ke vi ne obeis la voĉon de la Eternulo, mortigos vin leono, kiam vi foriros de mi. Tiu foriris de li, kaj lin renkontis leono kaj mortigis lin.
37 Li trovis alian homon, kaj diris: Batu min. Kaj la homo lin batis tiel, ke li vundis lin per la batado.
38 Tiam la profeto iris kaj stariĝis antaŭ la reĝo sur la vojo kaj kovris per kovrotuko siajn okulojn.
39 Kiam la reĝo iris pretere, li ekkriis al la reĝo, kaj diris: Via servanto eliris en batalon, kaj jen unu homo sin deturnis kaj alkondukis al mi alian homon, kaj diris: Gardu ĉi tiun homon; se li malaperos, tiam via animo anstataŭos lian animon, aŭ vi devos pese pagi kikaron da arĝento.
1 Reĝoj 20 in Londona Biblio