Text copied!
Bibles in Esperanto

1 Reĝoj 15:21-29 in Esperanto

Help us?

1 Reĝoj 15:21-29 in Londona Biblio

21 Kiam Baaŝa tion aŭdis, li ĉesis konstrui Raman kaj restis en Tirca.
22 Tiam la reĝo Asa kunvokis ĉiujn Judojn, sen escepto; kaj ili forportis la ŝtonojn de Rama kaj ĝian lignon, el kiuj Baaŝa faris la konstruadon; kaj la reĝo Asa konstruis el tio Geban de Benjamen kaj Micpan.
23 La cetera historio de Asa, kaj lia heroeco, kaj ĉio, kion li faris, kaj la urboj, kiujn li konstruis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. Nur en sia maljuneco li malsaniĝis je siaj piedoj.
24 Kaj Asa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoŝafat.
25 Nadab, filo de Jerobeam, fariĝis reĝo super Izrael en la dua jaro de Asa, reĝo de Judujo; kaj li reĝis super Izrael du jarojn.
26 Kaj li faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj iris laŭ la vojo de sia patro kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon.
27 Kaj faris konspiron kontraŭ li Baaŝa, filo de Aĥija, el la domo de Isaĥar, kaj Baaŝa mortigis lin ĉe Gibeton de la Filiŝtoj, kiam Nadab kaj ĉiuj Izraelidoj sieĝis Gibetonon.
28 Kaj Baaŝa mortigis lin en la tria jaro de Asa, reĝo de Judujo, kaj ekreĝis anstataŭ li.
29 Kaj kiam li fariĝis reĝo, li mortigis la tutan domon de Jerobeam; li ne restigis ĉe Jerobeam eĉ unu animon, ĝis li tute lin ekstermis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Aĥija, la Ŝiloano;
1 Reĝoj 15 in Londona Biblio