Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 8

Sentencoj 8:8-32

Help us?
Click on verse(s) to share them!
8Justaj estas ĉiuj paroloj de mia buŝo; Ili ne enhavas falson kaj malicon.
9Ĉiuj ili estas ĝustaj por tiu, kiu ilin komprenas, Kaj justaj por tiuj, kiuj akiris scion.
10Prenu mian instruon, kaj ne arĝenton; Kaj la scion ŝatu pli, ol plej puran oron.
11Ĉar saĝo estas pli bona ol multekostaj ŝtonoj; Kaj nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al ĝi.
12Mi, saĝo, loĝas kun la prudento, Kaj mi trovas prudentajn konsilojn.
13Timo antaŭ la Eternulo malamas malbonon, Fieron, malhumilon, kaj malbonan vojon; Malsinceran buŝon mi malamas.
14De mi venas konsilo kaj bonaranĝo; Mi estas prudento; al mi apartenas forto.
15Per mi reĝas la reĝoj, Kaj la estroj donas leĝojn de justeco.
16Per mi regas la princoj Kaj la potenculoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero.
17Mi amas miajn amantojn; Kaj miaj serĉantoj min trovos.
18Riĉo kaj gloro estas ĉe mi, Daŭra havo kaj justo.
19Mia frukto estas pli bona ol oro kaj ol plej pura oro; Kaj la rikolto de mi estas pli bona ol elektita arĝento.
20Laŭ la vojo de vero mi iras, Laŭ la vojstreko de la justo;
21Por heredigi al miaj amantoj esencan bonon, Kaj plenigi iliajn trezorejojn.
22La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, Antaŭ Siaj kreitaĵoj, tre antikve.
23Antaŭ eterno mi estis firme fondita, en la komenco, Antaŭ la kreo de la tero.
24Kiam ankoraŭ ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita, Kiam ankoraŭ ne ekzistis fontoj, ŝprucigantaj akvon.
25Antaŭ ol la montoj estis starigitaj, Antaŭ la altaĵoj mi estis kreita;
26Kiam la tero ankoraŭ ne estis farita, nek la kampoj, Nek la komencaj polveroj de la mondo.
27Dum Li firmigis la ĉielojn, mi jam estis tie; Dum Li desegnis limojn sur la supraĵo de la abismo,
28Dum Li fortikigis la nubojn supre, Dum Li firmigis la fontojn de la abismo,
29Dum Li donis Sian leĝon al la maro, Por ke la akvoj ne transpaŝu siajn bordojn, Kaj dum Li difinis la fundamentojn de la tero:
30Tiam mi estis ĉe Li kiel konstruanto; Mi estis la ĝojo de ĉiuj tagoj, Ludante antaŭ Li ĉiutempe.
31Mi ludas sur Lia mondo-tero; Kaj mia ĝojo estas inter la homidoj.
32Kaj nun, infanoj, aŭskultu min; Kaj feliĉaj estos tiuj, kiuj iras laŭ miaj vojoj.

Read Sentencoj 8Sentencoj 8
Compare Sentencoj 8:8-32Sentencoj 8:8-32