Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 8

Sentencoj 8:25-35

Help us?
Click on verse(s) to share them!
25Antaŭ ol la montoj estis starigitaj, Antaŭ la altaĵoj mi estis kreita;
26Kiam la tero ankoraŭ ne estis farita, nek la kampoj, Nek la komencaj polveroj de la mondo.
27Dum Li firmigis la ĉielojn, mi jam estis tie; Dum Li desegnis limojn sur la supraĵo de la abismo,
28Dum Li fortikigis la nubojn supre, Dum Li firmigis la fontojn de la abismo,
29Dum Li donis Sian leĝon al la maro, Por ke la akvoj ne transpaŝu siajn bordojn, Kaj dum Li difinis la fundamentojn de la tero:
30Tiam mi estis ĉe Li kiel konstruanto; Mi estis la ĝojo de ĉiuj tagoj, Ludante antaŭ Li ĉiutempe.
31Mi ludas sur Lia mondo-tero; Kaj mia ĝojo estas inter la homidoj.
32Kaj nun, infanoj, aŭskultu min; Kaj feliĉaj estos tiuj, kiuj iras laŭ miaj vojoj.
33Aŭskultu instruon kaj saĝiĝu, Kaj ne forĵetu ĝin.
34Feliĉa estas la homo, kiu min aŭskultas, Kiu maldormas ĉiutage ĉe miaj pordoj, Kiu staras garde ĉe la fostoj de miaj pordegoj.
35Ĉar kiu min trovis, tiu trovis vivon, Kaj akiros favoron de la Eternulo.

Read Sentencoj 8Sentencoj 8
Compare Sentencoj 8:25-35Sentencoj 8:25-35