Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 8

Sentencoj 8:1-10

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Ĉu ne vokas la saĝo? Kaj ĉu la prudento ne aŭdigas sian voĉon?
2Ĝi staras sur la pinto de altaĵoj, Apud la vojo, ĉe la vojkruĉiĝoj.
3Apud la pordegoj, ĉe la eniro en la urbon, Ĉe la eniro tra la pordoj, ĝi kantas:
4Al vi, ho viroj, mi vokas; Kaj mia voĉo sin turnas al la homoj:
5Komprenu, naivuloj, la prudenton, Kaj sensprituloj prenu en la koron.
6Aŭskultu, ĉar mi parolos gravaĵon, Kaj ĝustaĵo eliros el mia buŝo.
7Ĉar mia lango parolos veron, Kaj malpiaĵon abomenas miaj lipoj.
8Justaj estas ĉiuj paroloj de mia buŝo; Ili ne enhavas falson kaj malicon.
9Ĉiuj ili estas ĝustaj por tiu, kiu ilin komprenas, Kaj justaj por tiuj, kiuj akiris scion.
10Prenu mian instruon, kaj ne arĝenton; Kaj la scion ŝatu pli, ol plej puran oron.

Read Sentencoj 8Sentencoj 8
Compare Sentencoj 8:1-10Sentencoj 8:1-10