Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 7

Sentencoj 7:7-26

Help us?
Click on verse(s) to share them!
7Kaj mi vidis inter la naivuloj, Mi rimarkis inter la nematuruloj junulon senprudentan,
8Kiu pasis sur la placo preter ŝia angulo, Kaj iris la vojon al ŝia domo,
9En krepusko, en vespero de tago, Kiam fariĝis nokto kaj mallumo.
10Kaj jen renkonte al li iras virino En ornamo de publikulino, ruzema je la koro.
11Bruema kaj vagema; Ŝiaj piedoj ne loĝas en ŝia domo.
12Jen ŝi estas sur la strato, jen sur la placoj, Kaj apud ĉiu angulo ŝi embuskas.
13Kaj ŝi kaptis lin, kaj kisis lin Kun senhonta vizaĝo, kaj diris al li:
14Mi devis alporti dankan oferdonon; Hodiaŭ mi plenumis mian solenan promeson.
15Tial mi eliris al vi renkonte, Por serĉi vian vizaĝon, kaj mi vin trovis.
16Mi bele kovris mian liton Per multkoloraj teksaĵoj el Egiptujo.
17Mi parfumis mian kuŝejon Per mirho, aloo, kaj cinamo.
18Venu, ni ĝuu sufiĉe volupton ĝis la mateno, Ni plezuriĝu per la amo.
19Ĉar mia edzo ne estas hejme, Li iris en malproksiman vojon;
20La sakon kun mono li prenis kun si; Li revenos hejmen je la plenluno.
21Ŝi forlogis lin per sia multeparolado, Per sia glata buŝo ŝi lin entiris.
22Li tuj iras post ŝi, Kiel bovo iras al la buĉo Kaj kiel katenita malsaĝulo al la puno;
23Ĝis sago fendas al li la hepaton; Kiel birdo rapidas al la kaptilo, Kaj ne scias, ke ĝi pereigas sian vivon.
24Kaj nun, infanoj, aŭskultu min, Atentu la vortojn de mia buŝo.
25Via koro ne flankiĝu al ŝia vojo, Ne eraru sur ŝia irejo;
26Ĉar multajn ŝi vundis kaj faligis, Kaj multegaj estas ŝiaj mortigitoj.

Read Sentencoj 7Sentencoj 7
Compare Sentencoj 7:7-26Sentencoj 7:7-26