Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 6

Sentencoj 6:3-31

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Tiam, mia filo, agu tiel kaj saviĝu, Ĉar vi falis en la mano de via proksimulo: Iru, vigliĝu, kaj petegu vian proksimulon;
4Ne lasu viajn okulojn dormi Kaj viajn palpebrojn dormeti;
5Savu vin, kiel gazelo, el la mano, Kaj kiel birdo el la mano de la birdokaptisto.
6Iru al la formiko, vi maldiligentulo; Rigardu ĝian agadon, kaj saĝiĝu.
7Kvankam ĝi ne havas estron, Nek kontrolanton, nek reganton,
8Ĝi pretigas en la somero sian panon, Ĝi kolektas dum la rikolto sian manĝon.
9Ĝis kiam, maldiligentulo, vi kuŝos? Kiam vi leviĝos de via dormo?
10Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kuŝado;
11Kaj venos via malriĉeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.
12Homo sentaŭga, homo malbonfarema, Iras kun buŝo malica,
13Donas signojn per la okuloj, aludas per siaj piedoj, Komprenigas per siaj fingroj;
14Perverseco estas en lia koro, li intencas malbonon; En ĉiu tempo li semas malpacon.
15Tial subite venos lia pereo; Li estos rompita subite, kaj neniu lin sanigos.
16Jen estas ses aferoj, kiujn la Eternulo malamas, Kaj sep, kiujn Li abomenegas.
17Arogantaj okuloj, mensogema lango, Kaj manoj, kiuj verŝas senkulpan sangon,
18Koro, kiu preparas malbonfarajn intencojn, Piedoj, kiuj rapidas kuri al malbono,
19Falsa atestanto, kiu elspiras mensogojn; Kaj tiu, kiu semas malpacon inter fratoj.
20Konservu, mia filo, la ordonon de via patro, Kaj ne forĵetu la instruon de via patrino.
21Ligu ilin por ĉiam al via koro, Volvu ilin sur vian kolon.
22Kiam vi iros, ili gvidos vin; Kiam vi kuŝiĝos, ili vin gardos; Kaj kiam vi vekiĝos, ili parolos kun vi.
23Ĉar moralordono estas lumingo, kaj instruo estas lumo, Kaj edifaj predikoj estas vojo de vivo,
24Por gardi vin kontraŭ malbona virino, Kontraŭ glata lango de fremdulino.
25Ne deziregu en via koro ŝian belecon, Kaj ne kaptiĝu per ŝiaj palpebroj.
26Ĉar la kosto de publikulino estas nur unu pano; Sed fremda edzino forkaptas la grandvaloran animon.
27Ĉu iu povas teni fajron en sia sino tiel, Ke liaj vestoj ne brulu?
28Ĉu iu povas marŝi sur ardantaj karboj, Ne bruligante siajn piedojn?
29Tiel ankaŭ estas kun tiu, kiu venas al la edzino de sia proksimulo; Neniu, kiu ŝin ektuŝas, restas sen puno.
30Oni ne faras grandan honton al ŝtelanto, Se li ŝtelas por sin satigi, kiam li malsatas;
31Kaj kiam oni lin kaptas, li pagas sepoble; La tutan havon de sia domo li fordonas.

Read Sentencoj 6Sentencoj 6
Compare Sentencoj 6:3-31Sentencoj 6:3-31