Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 4

Sentencoj 4:1-19

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Aŭskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton;
2Ĉar bonan instruon mi donis al vi; Mian leĝon ne forlasu.
3Ĉar mi estis filo de mia patro, Dorlotata kaj sola de mia patrino.
4Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos.
5Akiru saĝon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankiĝu de la paroloj de mia buŝo.
6Ne forlasu ĝin, kaj ĝi vin gardos; Amu ĝin, kaj ĝi zorgos pri vi.
7La komenco de saĝo estas: akiru saĝon; Kaj por via tuta havo akiru prudenton.
8Ŝatu ĝin alte, kaj ĝi vin altigos; Kaj ĝi donos al vi honoron, se vi ĝin enbrakigos.
9Ĝi donos ĉarman ornamon al via kapo; Belan kronon ĝi donacos al vi.
10Aŭskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multiĝos la jaroj de via vivo.
11Mi kondukos vin laŭ la vojo de saĝo; Mi irigos vin sur rekta vojstreko.
12Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata; Kaj kiam vi kuros, vi ne falpuŝiĝos.
13Tenu forte la instruon, ne forlasu ĝin; Konservu ĝin, ĉar ĝi estas via vivo.
14La vojstrekon de malpiuloj ne iru, Kaj ne ekpaŝu sur la vojo de malbonuloj;
15Evitu ĝin, ne trapasu ĝin; Flankiĝu de ĝi, kaj preterpasu.
16Ĉar ili ne ekdormas, se ili ne faris malbonon; Kaj ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis;
17Ĉar ili manĝas panon de malpio Kaj trinkas vinon de krimo.
18Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta, Kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo.
19La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo; Ili ne scias, je kio ili falpuŝiĝos.

Read Sentencoj 4Sentencoj 4
Compare Sentencoj 4:1-19Sentencoj 4:1-19