8Ĉi tio estos saniga por via korpo, Kaj bona nutro por viaj ostoj.
9Faru honoron al la Eternulo el via havo Kaj el la unuavenaĵo de ĉiuj viaj rikoltoj:
10Tiam viaj grenejoj tute pleniĝos, Kaj viaj vinpremejoj superbordigos moston.
11La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malŝatu; Kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon;
12Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron.
13Feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon, Kaj la homo, kiu akiris prudenton;
14Ĉar estas pli bone ĝin aĉeti, ol aĉeti arĝenton, Kaj ĝia rikoltaĵo estas pli bona, ol pura oro.
15Ĝi estas pli kara, ol juveloj; Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun ĝi.
16Longa vivo estas en ĝia dekstra mano; Riĉo kaj gloro estas en ĝia maldekstra mano.
17Ĝiaj vojoj estas vojoj agrablaj, Kaj ĉiuj ĝiaj vojetoj estas paco.
18Ĝi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj ĝin ekkaptis; Kaj feliĉaj estas tiuj, kiuj ĝin posedas.
19La Eternulo per saĝo fondis la teron; Per prudento Li aranĝis la ĉielon.
20Per Lia ĉionsciado disiĝis abismoj; Kaj la nuboj elverŝas roson.
21Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj; Konservu klarecon de la kapo kaj prudenton:
22Ili estos vivo por via animo, Kaj ornamo por via kolo.