Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 29

Sentencoj 29:1-17

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Se homo ofte admonita restos obstina, Li subite pereos sen ia helpo.
2Kiam altiĝas virtuloj, la popolo ĝojas; Sed kiam regas malvirtulo, la popolo ĝemas.
3Homo, kiu amas saĝon, ĝojigas sian patron; Sed kiu komunikiĝas kun malĉastulinoj, tiu disperdas sian havon.
4Reĝo per justeco fortikigas la landon; Sed donacamanto ĝin ruinigas.
5Homo, kiu flatas al sia proksimulo, Metas reton antaŭ liaj piedoj.
6Per sia pekado malbona homo sin implikas; Sed virtulo triumfas kaj ĝojas.
7Virtulo penas ekkoni la aferon de malriĉuloj; Sed malvirtulo ne povas kompreni.
8Homoj blasfemantaj indignigas urbon; Sed saĝuloj kvietigas koleron.
9Se saĝa homo havas juĝan aferon kun homo malsaĝa, Tiam, ĉu li koleras, ĉu li ridas, li ne havas trankvilon.
10Sangaviduloj malamas senkulpulon; Sed virtuloj zorgas pri lia vivo.
11Sian tutan koleron aperigas malsaĝulo; Sed saĝulo ĝin retenas.
12Se reganto atentas mensogon, Tiam ĉiuj liaj servantoj estas malvirtuloj.
13Malriĉulo kaj procentegisto renkontiĝas; La Eternulo donas lumon al la okuloj de ambaŭ.
14Se reĝo juĝas juste malriĉulojn, Lia trono fortikiĝas por ĉiam.
15Kano kaj instruo donas saĝon; Sed knabo, lasita al si mem, hontigas sian patrinon.
16Kiam altiĝas malvirtuloj, tiam multiĝas krimoj; Sed virtuloj vidos ilian falon.
17Punu vian filon, kaj li vin trankviligos, Kaj li donos ĝojon al via animo.

Read Sentencoj 29Sentencoj 29
Compare Sentencoj 29:1-17Sentencoj 29:1-17