Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 27

Sentencoj 27:3-27

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Peza estas ŝtono, kaj sablo estas ŝarĝo; Sed kolero de malsaĝulo estas pli peza ol ambaŭ.
4Kolero estas kruelaĵo, kaj furiozo estas superakvego; Sed kiu sin tenos kontraŭ envio?
5Pli bona estas riproĉo nekaŝita, Ol amo kaŝita.
6Fidelkoraj estas la batoj de amanto; Sed tro multaj estas la kisoj de malamanto.
7Sata animo malŝatas mieltavolon, Sed por malsata animo ĉio maldolĉa estas dolĉa.
8Kiel birdo, kiu forlasis sian neston, Tiel estas homo, kiu forlasis sian lokon.
9Oleo kaj odorfumaĵo ĝojigas la koron, Kaj la konsilo de amiko estas dolĉaĵo por la animo.
10Ne forlasu vian amikon kaj la amikon de via patro, Kaj en la domon de via frato ne iru en la tago de via mizero; Pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima.
11Estu saĝa, mia filo, kaj ĝojigu mian koron; Kaj mi havos kion respondi al mia insultanto.
12Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; Sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas.
13Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiaĵon.
14Kiu frue matene benas sian proksimulon per laŭta voĉo, Tiu estos opiniata malbenanto.
15Defluilo en pluva tago Kaj malpacema edzino estas egalaj.
16Kiu ŝin retenas, tiu retenas venton Kaj volas kapti oleon per sia dekstra mano.
17Fero akriĝas per fero, Kaj homon akrigas la rigardo de lia proksimulo.
18Kiu gardas figarbon, tiu manĝos ĝiajn fruktojn; Kaj kiu gardas sian sinjoron, tiu estos honorata.
19Kiel en la akvo vizaĝo speguliĝas al vizaĝo, Tiel la koro de homo estas kontraŭ alia koro.
20Ŝeol kaj la abismo neniam satiĝas; Kaj ankaŭ la okuloj de homo neniam satiĝas.
21Kiel fandujo por arĝento kaj forno por oro, Tiel estas por homo la buŝo de lia laŭdanto.
22Se vi pistos malsaĝulon en pistujo inter griaĵo, Lia malsaĝeco de li ne apartiĝos.
23Bone konu viajn ŝafojn, Atentu viajn brutarojn.
24Ĉar riĉeco ne daŭras eterne, Kaj krono ne restas por ĉiuj generacioj.
25Aperas herbo, montriĝas verdaĵo, Kaj kolektiĝas kreskaĵoj de la montoj.
26Ŝafidoj estas, por vesti vin, Kaj kaproj, por doni al vi la eblon aĉeti kampon.
27Estas sufiĉe da kaprina lakto, por nutri vin, por nutri vian domon, Kaj por subteni la vivon de viaj servantinoj.

Read Sentencoj 27Sentencoj 27
Compare Sentencoj 27:3-27Sentencoj 27:3-27