Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 25

Sentencoj 25:2-14

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Honoro de Dio estas kaŝi aferon; Sed honoro de reĝoj estas esplori aferon.
3La ĉielo estas alta, la tero estas profunda, Kaj la koro de reĝoj estas neesplorebla.
4Forigu de arĝento la almiksaĵon, Kaj la puriganto ricevos vazon.
5Forigu malvirtulon de la reĝo, Kaj lia trono fortikiĝos en justeco.
6Ne montru vin granda antaŭ la reĝo, Kaj sur la loko de eminentuloj ne stariĝu;
7Ĉar pli bone estas, se oni diros al vi: Leviĝu ĉi tien, Ol se oni malaltigos vin antaŭ eminentulo, Kiun vidis viaj okuloj.
8Ne komencu tuj disputi; Ĉar kion vi faros poste, kiam via proksimulo vin hontigos?
9Faru disputon kun via proksimulo mem, Sed sekreton de aliulo ne malkaŝu;
10Ĉar alie aŭdanto vin riproĉos, Kaj vian babilon vi jam ne povos repreni.
11Vorto dirita en ĝusta tempo Estas kiel oraj pomoj sur retaĵo arĝenta.
12Kiel ora orelringo kaj multekosta kolringo, Tiel estas saĝa admonanto por aŭskultanta orelo.
13Kiel malvarmo de neĝo en la tempo de rikolto, Tiel estas fidela sendito por siaj sendintoj: Li revigligas la animon de sia sinjoro.
14Kiel nuboj kaj vento sen pluvo, Tiel estas homo, kiu fanfaronas per dono, kiun li ne faras.

Read Sentencoj 25Sentencoj 25
Compare Sentencoj 25:2-14Sentencoj 25:2-14