Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 25

Sentencoj 25:16-26

Help us?
Click on verse(s) to share them!
16Kiam vi trovis mielon, manĝu, kiom vi bezonas, Por ke vi ne fariĝu tro sata kaj ne elvomu ĝin.
17Detenu vian piedon de la domo de via proksimulo; Ĉar alie vi tedus lin kaj li vin malamus.
18Kiel martelo kaj glavo kaj akra sago Estas tiu homo, kiu parolas pri sia proksimulo malveran ateston.
19Kiel putra dento kaj malforta piedo Estas nefidinda espero en tago de mizero.
20Kiel demeto de vesto en tempo de malvarmo, kiel vinagro sur natro, Tiel estas kantado de kantoj al koro suferanta.
21Se via malamanto estas malsata, manĝigu al li panon; Kaj se li estas soifa, trinkigu al li akvon;
22Ĉar fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo, Kaj la Eternulo vin rekompencos.
23Norda vento kaŭzas pluvon, Kaj ĉagrenita vizaĝo kaŝatan parolon.
24Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo.
25Kiel malvarma akvo por suferanto de soifo, Tiel estas bona sciigo el lando malproksima.
26Virtulo, kiu falas antaŭ malvirtulo, Estas malklara fonto kaj malbonigita puto.

Read Sentencoj 25Sentencoj 25
Compare Sentencoj 25:16-26Sentencoj 25:16-26