Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 24

Sentencoj 24:8-23

Help us?
Click on verse(s) to share them!
8Kiu intencas fari malbonon, Tiun oni nomas maliculo.
9Malico de malsaĝulo estas peko; Kaj blasfemanto estas abomenaĵo por homo.
10Se vi montriĝis malforta en tago de mizero, Via forto estas ja malgranda.
11Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi, Kaj ne fortiriĝu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto.
12Se vi diras: Ni tion ne sciis, La esploranto de koroj ja komprenas, Kaj la gardanto de via animo ja scias, Kaj Li redonas al homo laŭ liaj faroj.
13Manĝu, mia filo, mielon, ĉar ĝi estas bona; Kaj la mieltavolo estas dolĉa por via gorĝo;
14Tia estas por via animo la sciado de saĝo, se vi ĝin trovis, Kaj ekzistas estonteco, kaj via espero ne pereos.
15Ne insidu, ho malvirtulo, kontraŭ la domo de virtulo; Ne ataku lian ripozejon;
16Ĉar sep fojojn virtulo falos, kaj tamen leviĝos; Sed malvirtuloj implikiĝas en la malfeliĉo.
17Kiam falas via malamiko, ne ĝoju, Kaj ĉe lia malfeliĉo via koro ne plezuriĝu;
18Ĉar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne plaĉos al Li, Kaj Li returnos de li Sian koleron.
19Ne koleru kontraŭ malbonfarantoj, Kaj ne enviu la malvirtulojn;
20Ĉar la malbonulo ne havos estontecon; La lumilo de malvirtuloj estingiĝos.
21Timu, mia filo, la Eternulon kaj la reĝon; Kun ribeluloj ne komunikiĝu.
22Ĉar subite venos ilia pereo; Kaj kiu scias, kiam venos la puno de ambaŭ?
23Ankaŭ ĉi tio estas vortoj de saĝuloj: Konsideri personojn ĉe juĝado estas ne bone.

Read Sentencoj 24Sentencoj 24
Compare Sentencoj 24:8-23Sentencoj 24:8-23