Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 23

Sentencoj 23:1-13

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kiam vi sidiĝos, por manĝi kun reganto, Rigardu bone, kio estas antaŭ vi;
2Kaj vi metu tranĉilon al via gorĝo, Se vi estas avidulo.
3Ne deziru liajn bongustajn manĝojn; Ĉar ĝi estas trompa pano.
4Ne penu riĉiĝi; Forlasu vian pripensadon.
5Ĉu vi direktos viajn okulojn al ĝi? ĝi jam ne ekzistos; Ĉar riĉeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la ĉielo.
6Ne manĝu panon de malbondeziranto, Kaj ne deziru liajn bongustajn manĝojn.
7Ĉar kiaj estas la pensoj en lia animo, tia li ankaŭ estas: Manĝu kaj trinku, li diros al vi, Sed lia koro ne estas kun vi.
8La pecon, kiun vi manĝis, vi elvomos; Kaj vane vi perdis viajn agrablajn vortojn.
9En la orelojn de malsaĝulo ne parolu; Ĉar li malŝatos la saĝecon de viaj vortoj.
10Ne forŝovu la antikvajn limojn, Kaj sur la kampon de orfoj ne iru.
11Ĉar ilia Liberiganto estas forta; Li defendos ilian aferon kontraŭ vi.
12Elmetu vian koron al instruo Kaj viajn orelojn al paroloj de prudento.
13Ne malvolu puni knabon: Se vi batos lin per kano, li ne mortos.

Read Sentencoj 23Sentencoj 23
Compare Sentencoj 23:1-13Sentencoj 23:1-13