Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 22

Sentencoj 22:9-29

Help us?
Click on verse(s) to share them!
9Bonokululo estos benata; Ĉar li donas el sia pano al malriĉulo.
10Forpelu blasfemulon, kaj foriros malpaco, Kaj ĉesiĝos malkonsento kaj ofendo.
11Kiu amas purecon de koro kaj agrable parolas, Al tiu la reĝo estas amiko.
12La okuloj de la Eternulo gardas la prudenton; Sed la vortojn de maliculo Li renversas.
13Mallaborulo diras: Leono estas ekstere, Mi povus esti mortigita meze de la strato.
14La buŝo de malĉastulino estas profunda foso; Kiun la Eternulo koleras, tiu tien enfalas.
15Malsaĝeco forte sidas en la koro de knabo; Sed vergo punanta ĝin elpelas el ĝi.
16Kiu premas malriĉulon, por pligrandigi sian riĉecon, Tiu donas al riĉulo, por ke li malriĉiĝu.
17Klinu vian orelon kaj aŭskultu vortojn de saĝuloj, Kaj direktu vian koron al mia instruo;
18Ĉar ili estos agrablaj, se vi gardos ilin en via interno; Ili estos ĉiuj pretaj sur viaj lipoj.
19Ke al la Eternulo estu via fido, Tion mi instruis al vi hodiaŭ.
20Ĉu mi ne skribis al vi tion trifoje Kun konsiloj kaj scio,
21Por sciigi al vi la ĝustecon de la paroloj de vero, Por ke vi transdonu la parolojn de vero al tiuj, kiuj vin sendis?
22Ne prirabu malriĉulon, pro tio, ke li estas malriĉa; Kaj ne premu senhavulon ĉe la pordego;
23Ĉar la Eternulo defendos ilian aferon Kaj dispremos iliajn premantojn.
24Ne amikiĝu kun homo kolerema, Kaj ne komunikiĝu kun homo flamiĝema;
25Ke vi ne lernu lian vojon Kaj ne ricevu reton por via animo.
26Ne estu inter tiuj, kiuj firmigas per mano, Kiuj garantias por ŝuldoj.
27Se vi ne havos per kio pagi, Oni ja prenos vian litaĵon de sub vi.
28Ne forŝovu la antikvajn limojn, Kiujn faris viaj patroj.
29Se vi vidas homon lertan en sia profesio, li staros antaŭ reĝoj; Li ne staros antaŭ maleminentuloj.

Read Sentencoj 22Sentencoj 22
Compare Sentencoj 22:9-29Sentencoj 22:9-29