2Riĉulo kaj malriĉulo renkontiĝas: Ilin ambaŭ kreis la Eternulo.
3Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; Sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas.
4Por humileco kaj timo antaŭ la Eternulo Oni ricevas riĉecon kaj honoron kaj vivon.
5Dornoj kaj retoj estas sur la vojo de malbonagulo; Kiu gardas sian animon, tiu malproksimiĝas de ili.
6Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj eĉ maljuniĝinte li ne dekliniĝos de ĝi.