Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 1

Sentencoj 1:7-27

Help us?
Click on verse(s) to share them!
7La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado. Saĝon kaj instruon malpiuloj malestimas.
8Aŭskultu, mia filo, la instruon de via patro, Kaj ne forĵetu la ordonon de via patrino;
9Ĉar ili estas bela krono por via kapo, Kaj ornamo por via kolo.
10Mia filo, se pekuloj vin logos, Ne sekvu ilin.
11Se ili diros: Iru kun ni, Ni embuskos por mortigi, Ni senkaŭze insidos senkulpulojn;
12Kiel Ŝeol ni englutos ilin vivajn, Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon;
13Ni trovos diversajn grandvaloraĵojn, Ni plenigos niajn domojn per rabaĵo;
14Vi lotos meze inter ni, Unu monujo estos por ni ĉiuj:
15Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili; Gardu vian piedon de ilia vojstreko,
16Ĉar iliaj piedoj kuras al malbono, Kaj rapidas, por verŝi sangon.
17Ĉar vane estas metata reto Antaŭ la okuloj de ĉiu birdo.
18Kaj ili embuskas sian propran sangon, Ili insidas siajn proprajn animojn.
19Tiaj estas la vojoj de ĉiu, kiu avidas rabakiron; Ĝi forprenas la vivon de sia posedanto.
20La saĝo krias sur la strato; Ĝi aŭdigas sian voĉon sur la placoj;
21Ĝi vokas en la ĉefaj kunvenejoj, ĉe la pordegaj enirejoj; En la urbo ĝi diras siajn parolojn.
22Ĝis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj plaĉos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion?
23Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn.
24Ĉar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis;
25Kaj vi forĵetis ĉiujn miajn konsilojn, Kaj miajn predikojn vi ne deziris:
26Tial ankaŭ mi ridos ĉe via malfeliĉo; Mi mokos, kiam timo vin atakos.
27Kiam la timo atakos vin kiel uragano, Kaj via malfeliĉo venos kiel ventego, Kiam venos al vi mizero kaj sufero:

Read Sentencoj 1Sentencoj 1
Compare Sentencoj 1:7-27Sentencoj 1:7-27