Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 19

Sentencoj 19:13-28

Help us?
Click on verse(s) to share them!
13Pereo por sia patro estas malsaĝa filo; Kaj malpacema edzino estas kiel konstanta gutado.
14Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj; Sed saĝa edzino estas de la Eternulo.
15Mallaboremeco enigas en profundan dormon, Kaj animo maldiligenta suferos malsaton.
16Kiu konservas moralordonon, tiu konservas sian animon; Sed kiu ne atentas Lian vojon, tiu mortos.
17Kiu kompatas malriĉulon, tiu pruntedonas al la Eternulo, Kaj Tiu redonos al li por lia bonfaro.
18Punu vian filon, dum ekzistas espero, Sed via koro ne deziru lian pereon.
19Koleranto devas esti punata; Ĉar se vi lin indulgos, li fariĝos ankoraŭ pli kolerema.
20Aŭskultu konsilon kaj akceptu admonon, Por ke vi poste estu saĝa.
21Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike.
22Ornamo estas por la homo lia bonfaro; Kaj pli bona estas malriĉulo, ol homo mensogema.
23Timo antaŭ la Eternulo kondukas al vivo, Al sateco, kaj al evito de malbono.
24Mallaboremulo metas sian manon en la poton, Kaj eĉ al sia buŝo li ĝin ne relevas.
25Se vi batos blasfemanton, sensciulo fariĝos atenta; Se oni punas saĝulon, li komprenas la instruon.
26Kiu ruinigas patron kaj forpelas patrinon, Tiu estas filo hontinda kaj malbeninda.
27Ĉesu, mia filo, aŭskulti admonon Kaj tamen dekliniĝi de la vortoj de la instruo.
28Fripona atestanto mokas juĝon; Kaj la buŝo de malvirtuloj englutas maljustaĵon.

Read Sentencoj 19Sentencoj 19
Compare Sentencoj 19:13-28Sentencoj 19:13-28